|
Karaj geamikoj kaj samideanoj,
Ĉi-somere en Germanio, en la
lando, kie iam princo per kiso revekis Dornorozinjon, ankaŭ INA ricevis novan
vivoimpulson: ne per kiso, sed per sia unua konferenco (19.08-24.08.2002).En la
urbo Krefeld ĉe la rivero Rejno je la unua fojo renkontiĝis ankaŭ la tuta
INA-estraro, kiu dum siaj intensivaj kunvenoj vaste kaj detale analizis kaj
pridiskutis aktualajn temojn de la asocio.
Sep landoj estis prezentaj. La konferenca programo
variis de la koreia akupunkturo Sa-am ĝis influo de la kosmo je la sano de
homo. Dank' al la bona organizo sufiĉis tempo kiel por seriozaj tiel por
distraj pro- grameroj. La sanon kaj bonhumoron pozitive influis ankaŭ glaso da
biero kaj ekskursoj al pitoreskaj lokoj de Krefeld kaj Kolonjo.
Dum la INA-konferenco sinjoro
d-ro Puramo ĉong prezentis en publika prelego la korean aku- punkturan
kuracmetodon Sa-am al granda nombro de germanaj fakuloj kaj naturkuracistoj. La
prelego, kiu estis perfekte interpretata de s-ro Harald Sĉicke, aperis en la
loka radio-programo. Internacia diskonigo de Saam es- tas en la venontaj jaroj
unu el la ĉefaj temoj inter la aktivaĵoj de INA. Esperanto estas la ĝusta
komunikilo por realigi tion, kaj INA la ĝusta organo por tio.
La plej gravaj decidoj de la
somera konferenco:  1.
.INA
havos 2 kategoriojn de membroj: profesiajn membrojn (profesiaj kuracistoj kaj
natur- kuracaj fakuloj) kaj ordinarajn membrojn (ceteraj membroj, kiuj interesiĝas
pri naturkuracado). Ambaŭ kategorioj estas sam- rajtaj kaj pagas la sa-an
kotizon, nome 30 € aŭ 15 € jare (respektive por A- kaj B-landokategorio laŭ
UEA.)
2.Membroj de INA povas
samtempe esti landaj perantoj kaj plenumi taskojn similajn al tiuj de
UEA-fakdelegito: varbi novajn membrojn, informi pri INA en sia lando ktp. Landaj
perantoj rajtas fondi landan INA-sekcion propra- iniciate aŭ je la estrara
decido. (Jam estas perantoj en Germanio, Nederlando, Francio, Kroatio kaj Korea
Respubliko. En septembro ĉi-jare estas fondita landa se- kcio en Benino, Afriko.
Baldaŭ ili estos fonditaj en Koreio, Kroatio kaj Germanio.)
3.INA instigos aŭ mem prizorgos
eldonadon de faklibroj en Esperanto kaj eventuale en aliaj lingvoj.
4.INA eldonos revuon klel
membroligilon, en kiu aperos tekstoj de fakaj prelegoj, tradukitaj artikoloj,
informpetoj, membrorprofiloj, diversaj informoj kaj receptoj.
5.INA organizas la konferencojn
kaj seminariojn memstare aŭ en kunlaboro kun aliaj asocioj. La tradiciaj jaraj
INA-fakkunvenoj, kiuj havas informan karakteron, okazas dum UK-oj de UEA.
6.INA celas kunlaboron ankaŭ kun
ne-esperantistaj organizaĵoj. Tiucele ĝi faras fakprelegojn aŭ seminariojn. En
sia agado INA estas ne nur por Esperanto-asocio, sed ankaŭ per Esperanto-asocio.
La 2-a
konferenco de INA estas planata por la jaro 2004 en Nederlando. Nune la estraro
dis- kutas pri seminario somere 2003 en Kroatio, en la bieno de esperantisto, kiu
produktas ekologie purajn legomojn. Dum ĝi oni ne nur lernos la manieron de
kultivado kaj prilaboro de tiaj legomoj, sed ankaŭ kulinaran prepa- ron de
sanigaj manĝaĵoj. La bienposedanto, kiu ĵus eldonis sian fakan libron en
Esperanto, ofertos intere- san prelegon pri tiu temo.
Informojn pri la ĝusta loko kaj tempo de la biena
seminario kaj pri ceteraj aktivaĵoj kaj planoj de INA vi ĉerpos vizitante de
tempo al tempo nian ret-paĝon: www.esp-ina.com .
Ni invitas vin esti ne nur pasiva
leganto de INA-paĝoj, sed ankaŭ inspirigi nin per viaj ideoj, proponoj kaj
helpoj. Vi estas bonvena fariĝi membro de INA, se vi ne jam estas tiu.
Vi povas ankaŭ peti informojn
per letere ĉe: Rosa Ebel,
Schmiedestr. 99, 47809 Krefeld, Germanio Samidiane salutas vin
|